Matematika notacio estas notacia stilo uzata en matematiko kaj ĉie en la natursciencoj (fiziko, kemio, ...) , inĝenierado kaj ekonomiko. La komplekseco de tia notacio pligrandiĝas de relative simplaj signaj prezentoj, kiel 1 kaj 2; al konceptaj simboloj, kiel + kaj dy/dx; al ekvacioj, funkcioj, kaj variabloj.
La notacio uzas simbolojn aŭ signajn esprimojn, kiuj estas intencitaj por havi precizan semantikan signifon.
En la historio de matematiko, ĉi tiuj simboloj signifas nombrojn, formojn, ŝablonojn kaj ŝanĝojn. La notacio povas ankaŭ inkluzivi simbolojn por partoj de la kutima diskurso inter matematikistoj, kiam estas vidata matematiko kiel lingvo.
La manieroj uzataj por skribi estas priskribitaj pli sube, sed komunaj materialoj nun inkluzivas paperon kaj krajonon, aŭ eble komputilan ekranon kaj klavaron, kaj ankaŭ tabulon kaj kreton. Unu ŝlosila punkto malantaŭ matematika notacio estas la sistema adhero al matematikaj konceptoj kiel estas priskribite pli sube. (Sed vidu ankaŭ iujn rilatantajn konceptojn: aktualaĵo (lingvistiko), logika argumento, ... .)